László Z. Karvalics
László Z. Karvalics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1961 (62-jaraĝa) en Zalaegerszeg |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1986) |
Okupo | |
Okupo | historiisto de libroj universitata instruisto informadikisto |
László Z. Karvalics [lAslO zE karvaliĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Z. Karvalics László estas hungara informadikisto, informteoriisto, altlerneja instruisto.
László Z. Karvalics[1] naskiĝis la 23-an de decembro 1961 en Zalaegerszeg.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Z. Karvalics akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1986. Post la diplomo li instruis 3 jarojn, dum li esploris. En 1989 li doktoriĝis en la universitato, li kandidatiĝis (CSc) en 1995, li doktoriĝis (DSc) en 2022 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 2005. Intertempe li estis institutestro inter 1998–2006, katedrestro inter 2007–2011 en Scienca Universitato de Szeged. Lia edzino naskis kvarfoje. Li ricevis stipendiojn inter 1986-1989 kaj en 1999 kaj 2006, premiojn inter 1998-2008.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Fogpiszkáló a hálózaton. Írások az Internetről (2000)
- Úton a digitális kori kormányzás felé (2008)
- Informatorium. Szó-kalauz a kortárs információs kultúrához (2017)